🖥 Marta Kunveno de la Changchun-a Esperantista Libroklubo 2026
10:00 - 11:30
Azio/Ŝanhajo
Elekti horzonon
Senpaga, amuza, juna, fruktdona kunveno de libro-ŝatantoj en Changchun, Ĉinio. Nun ni legas kune “la Krimo de Katrina".

Kunveno/Evento

Nia ĉiu-monata kunveno estas neoficiala, amuza kunveno de Esperantaj amikoj el Changchun. Ni ne devas fari ion planitan dum la kunveno. Kutime ni simple babilis sen temo, kaj helpas la komencantojn lerni la lingvon per la ĉina. Ni ankaŭ volas kune finlegi la libron "la Krimo de Katrina". ("La Eta Princo" jam estas finlegita) Fojfoje ni kune legas la revuon "Kontakto". Ni bonvenas programerojn kiel kursetoj, prelegoj, ktp.

Niaj partoprenantoj kapablas uzi la rusan, la korean, la ĉinan, la anglan, la hispanan kaj kelkajn aliajn lingvojn. Do ne timu se vi estas komencanto. Poliglotojn bonvenas!

Krome, se vi loĝas en Changchun, eblas ĉeesti surloke en la kafejo "Corner Stone"

Ĉeestu nian kunvenon per "ZOOM" kaj amikiĝu!

Retligilo:
https://proulex.zoom.us/j/83202138578?pwd=MjX7QRUxRgn9w0waNWepMmnFpIzZKQ.1

Ĉambro-nombro: 832 0213 8578
Pasvorto: 845506

Kaj certigu la ĝustan tempon:
Ĝi okazos ĉe la 21a de Marto, 10:00-11:30 (Pekina/Shanghai tempo, UTC+8)

Kontaktu nin se vi havas demandojn aŭ proponojn.


Organizantoj: Ŝujano Hou (Ĉinio); "Benjamino" Xinze Gan (Portempe loĝas en Meksiko), Sincero Kim (Korea esperantisto)
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

proulex.zoom.us/j/83202138578?pwd...
houxy_io(ĉe)163.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureŜujano Hou