Aliĝu al ni por amuza tuttaga esperantlingva evento! Ni unue renkontiĝos ĉe la bierfarejo Pub Dog en Nova Vindsoro por tagmanĝi picon, kaj babili. Poste, ni iros al la Farmo-muzeo en Vestminstro por lerni pri la regiono, promeni en bela kampara loko, kaj plej grave, paroli esperante. Post tiam, ni iros al alia bierfarejo, Flood Zone en Unio-Ponto, por vespermanĝi, kaj ĝui muzikon tie. Se la vetero ne taŭgos por viziti la Farmo-muzeon, ni iros al la Historio-Societo de Kantono Carroll. La kosto por eniri la muzeon estos $5. Se vi ne volos veturi tiel multe tra la regiono, diru al la organizantoj, kaj ni provos kunveturi.
- 12:00 - Pub Dog en Nova Vindsoro
- 13:30 - Iri al la Farmo-muzeo de Kantono Carroll en Vestminstro (aŭ la Historia-societo de Kantono Carroll pro maltaŭga vetero)
- 16:00 - Iri al Flood Zone en Unio-Ponto
- 20:00 - Fini la eventon, kaj iri hejmen