🖥 Lando Babila.
17:00 - 18:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Renkontiĝo de konversacia rondo Lando Babila!

Alia

    Temas pri konversacia rondo organizata de projekto de por-komunuma agado “Lingvoj en Dialogo” (Línguas em Diálogo) de UFPR - Federacia Universitato de Paranao, en Kuritibo, ŝtato Paranao, Brazilo -, malferma al ĝenerala publiko, sub la titolo:
 
 “Lando Babila: Konversacia Rondo en Esperanto / A Terra do Bate-Papo: Roda de Conversação em Esperanto_2023b”
 
 

    Ĉi tiu iniciato komenciĝis en Junio 2022, kaj ekde Oktobro 2023 ni estas en la kvara serio de renkontiĝoj de Lando Babila. Organizantoj de la konversacia rondo estas: Ivan Eidt Colling, Rita de Moraes kaj Lígia Maffessoni Penia.

   Renkontiĝoj okazas perrete unufoje monate. Ĉi-foja okazos la 3-an de Februaro, de la 17-a  horo (laŭ la Brazilja horzono) aŭ de la 20-a horo (laŭ UTC). La renkontiĝoj daŭras proks. unu horon; eblas alveni post la komenco de la babilado kaj foriri antaŭ ties fino. Interesatoj aliĝu per retmesaĝo al <led@ufpr.br> kun la sekvantaj informoj:
 
 - plena nomo;

- CPF-numero (brazilanoj) aŭ pasport-numero;

- ĉu vi havas ian ligon al UFPR? (Specife: ĉu vi estas studento, docento, oficisto de UFPR? – informo uzota nur por statistika raporto). 
 
 

   Por ĉi tiu renkontiĝo la proponata temo estas: “Hercbergo-ĉe-Harco (Germanio), la Esperanto-Urbo”. Ni sugestas al interesatoj viziton al la paĝaro de la Esperanto-Urbo:
 
 
kun speciala atento pri la paĝoj pri Esperanto-objektoj:
 
pri ICH - Interkultura Centro Herzberg: 
 
 
kaj pri la ĝemelurbo Góra (oni legas ĝin “gura”), en Pollando:
 
https://esperanto-urbo.de/page.php?pid=24949415.

Oni rigardu ankaŭ la fotojn de la dosiero, kiu troviĝas ĉe: 
https://esperanto-urbo.de/page.php?pid=24949415.
 
Ni rekomendas ankaŭ spekti la prezenton faritan de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar dum VK (Virtuala Kongreso de Esperanto) 2021:
 
 

    La supremenciitaj materialoj estas instigiloj por la konversaciado, sed ne limigiloj: la ide-fluo povos konduki nin al diversaj temoj!
 
     Laŭplane, “Lando Babila” estas spaco por harmonia kunestado bazita sur reciproka respekto celanta praktikon kaj lernadon de Esperanto kaj plifortigon de ligoj ene de Esperanto-komunumo. Principe la temoj estos liberaj, sed organizantoj povos laŭbezone moderigi la konversaciadon. 

    La inspiro por nomo de la kurso fontas el la verko de la pola aŭtoro Izrael Lejzerowicz (1901-1942), “El la ‘Verda Biblio’”, originale verkita en Esperanto kaj publikigita en 1935. La verko estas bonhumora pastiĉo de Biblio, kun ĉapitroj kaj versikloj, satire prezentanta la historion de la “verda popolo” (esperantistoj!), kiun la “Sinjoro”, la “Senkorpa Mistero”, elkondukis el la lando Babela en la landon Babilan. (Se vi volas scii pli pri la verko, ni invitas vin spekti la prezenton ĉe: https://www.akademio-literatura.org/e/el-la-verda-biblio). 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

led(ĉe)ufpr.br

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureIvan Eidt Colling