Muziko ĉiam estis esenca parto de la Esperanto-kulturo ekde la komenco de la Movado. Ĉi tiu prelego donos ampleksan superrigardon pri la unua jarcento de Esperanto-muziko, ekde la plej fruaj kantoj, tra la periodoj de paperaj kantaroj kaj ŝelakaj kaj vinilaj diskoj, ĝis la apero de la rokmuzika movado en la 1980-aj jaroj. Vi malkovros kaj aŭskultos muzikon de artistoj kiel Gladys Cosmetto, Frans Jahger, Duo Espera, Margaret Hill, kaj aliaj steluloj el la pasinta Esperantujo. La hodiaŭa preleganto, Thomas Preece el Bristol (Anglio), estas fakulo pri Esperanto-muziko, kaj li certe ne nur prezentos interesajn faktojn, sed ankaŭ ludigos multajn memorindajn kantojn.
Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:30 – 21:00 h (UTC+1). Ligilo por Zoom estas: https://us02web.zoom.us/j/275937442 La sekretvorto estas la jaro en kiu nia lingvo naskiĝis.