🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
E-istoj de antaŭ 1985

Internacia

La 11a monata kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 7an de oktobro, je la 15:00 UTC (Parizo-horo: 17:00).  Ĝi daŭros maksimume 60 minutojn.  Retligon, sube.  Kaj jen la tri tradiciaj partoj de nia kunveno: la Antaŭtemo se oportunas; la Monato-temo, konkreta pridiskutotaĵo de la monato; kaj la Libera Temo, la kontribuoj de tiuj kiuj volas prezenti ion rilate al VEK.  Jen la detaloj:

Antaŭtemo: Ni povas babili iomete pri la antaŭmonataj komentoj de la VEK-paĝo en Facebook.  Ekaperis multe da anoncoj, tamen, ne ĉiuj rekte rilatas nian kunvenon de VEK.  Kion vi opinias?  Kiujn temojn vi ŝatus prikomenti de la fejsbukaĵoj?

Monato-temo: Finiĝas la somera kongreso-periodo, kaj nun por multaj landoj ni eniras la sezonon de la novaj esperantaj kursoj.  Tiel okazis simile antaŭ 40, 50, 100 jaroj.  Ni iel provas enkadriĝi en la ĝenerala lernado-ritmo de lernejoj kaj universitatoj.  Kaj nun, vi, ĉu vi memoras vian rektan aŭ flankan partoprenon en tiaj novaj kursoj de aŭtuno en antaŭaj jardekoj?  Kiaj ili estis?  Kiel ili disvolviĝis?  Kiel via grupo varbis por ili?  Kiaj estas la diferencoj inter nia nuna epoko kaj tiam?

Libera Temo: Ĉio kion vi volas komenti pri vekaj temoj.

Se vi volas prezenti 5-minutan VEK-rilatan temon, bonvolu anonci tion ĉe la komenco de la kunveno.  Ne preparu lumbildojn, ne faru ppt-aĵojn.  Parolu, nur parolu.  Ni ŝatas vian voĉon!

Ahmad de ILEI proponis uzi la Zoom-konton de IrEA, per kiu okazas ankaŭ kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj unuan lundon de ĉiu monato.

Ankaŭ la kunvenoj de VEK estos ĉiumonataj, en la unua lundo de la monato, je la 15:00 laŭ UTC (Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC).  Kunvenoj registriĝas.

Jen la ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de la VEK-anoj:

https://us02web.zoom.us/j/81515004796 
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 815 1500 4796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.

Dennis Keefe.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto