Roterdamo esperantumas! - renkontiĝo de lokaj gesamideanoj
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Ni reekagadas en la administra kerno de Esperantujo!

LokaKursoAlia

Salutooooon!

Ĉiuĵaŭde je la 19a unu el Roterdamaj TEJO-volontuloj atendas vin en Centra Oficejo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Ne hezitu, venu kaj ni babilu/amuziĝu/agadu kune!

Renkontiĝo estas por ĉiuj, sendepende de lingvonivelo. Tiuj, kiuj nule scias pri kaj komprenas Esperanton, estos enkondukitaj kaj instruataj (angle) - por ankoraŭ-neesperantlingvanoj kreita estas la grupo ĉe meetup: https://www.meetup.com/esperantighu010/

Ĉio en malstreĉa, neformala etoso - ni provizas kafon aŭ teon, spacon kaj alian subtenon de UEA/TEJO laŭnecese.
Nepre informu konatajn Roterdamanojn kaj aliuloj de najbaraĵo!

[COVIM-19] Ni zorgas unu pri alia - por ĉeesti vakcinatestiloj estas devigaj!

Do, ĝis baldaŭ, ĉu ne? :-D
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

wojciech.oreszczuk(ĉe)gmail.com
Nieuwe Binnenweg 176

Interesiĝintoj

Administranto