Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno
Atesto pri Supera Lernado de Franca Esperanto-Instituto.
Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn.
Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.