Kaktoj - pikantaj beluloj – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Familio kaktacoj (Cactaceae) enhavas pli ol du miloj da kaktaj specioj. Origine ili troviĝis nur en Ameriko de 56° de norda latitudo ĝis 52° de suda latitudo (de Kanado ĝis Patagonio). Danke al gluemaj semoj birdoj disvastigis kakton el la genro Rhipsalis en Afrikon kaj Azion. Homoj plantas kelkajn kaktajn speciojn en Eŭropo, Afriko (en ĉirkaŭaĵo de Mediteraneo) kaj Aŭstralio. La kaktoj apartenas al sukulentoj, tio signifas, ke ili bonege adaptiĝis al manko de akvo. Ili havas signifon kiel fontoj de nutraĵo de bestoj kaj homoj, fuelo, plibonigas grundon kaj kreas rifuĝejojn al birdoj kaj bestoj. Efikaj substancoj de kaktoj ĝis nun ne estis ĝisfunde ekzaminitaj. Ĉiuj membroj de la familio Cactaceae estas protektataj de leĝoj, sed iliaj naturaj trovlokoj estas endanĝeritaj de forhakado de arbaroj kaj senskrupula ekspluatado de krudaj materialoj. Beleco de florantaj kaktoj alogas vastan publikon. En Ĉeĥa Respubliko funkcias kluboj de kaktistoj kun centjaraj tradicioj. 

Prelegos: Oldřich Arnošt Fischer
Lingvo: Esperanto

Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete. Ĝi estas registrota.

P1220653.jpg 310 kB
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en
mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)
Registritaj prezentoj

Kaktoj – pikantaj beluloj – Oldřich Arnošt Fischer

Familio kaktacoj (Cactaceae) enhavas pli ol du miloj da kaktaj specioj. Origine ili troviĝis nur en Ameriko de 56° de norda latitudo ĝis 52° de suda latitudo (de Kanado ĝis Patagonio). Danke al gluemaj semoj birdoj disvastigis kakton el la genro Rhipsalis en Afrikon kaj Azion. Homoj plantas kelkajn kaktajn speciojn en Eŭropo, Afriko (en ĉirkaŭaĵo de Mediteraneo) kaj Aŭstralio.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉