17 Decembro 2023 : Zam-Festo de Pariz-regionaj SAT-Amikoj
Loka
Zamenhofa festo, la Dimanĉon 17an de Decembro 2023.
- 10a15 - Rendevuo en la sidejo por viziti la mur-pentraĵojn de nia kvartalo kun Eriko kiu ĉiĉeronos -- se la vetero permesas.
- 11a30 - Aperitivo en la sidejo
- 12a15 - Tagmanĝo ĉe la apuda restoracio « La Ĉifonistoj » (Les Chiffonniers)
Bonvolu nepre anonci vian partoprenon al Elizabet’ (06-82-86-98-56) antaŭ la 14a de Decembro
por ke ŝi rezervu la tablojn
- ĉ. la 14a ĝis la vespero ĉe nia sidejo : nia kutima renkontado amikeca... legadoj, rakontoj, kunkantadoj, blagoj… kaj KiPop dancoj se vi pretas... akompanataj de la gitaro de Elizabet, kun kafo, teo kaj laŭvole alportitaj dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj...
Spekti la filmeton de la evento : Zam-Festo 2023 (por eta ekrano) : https://sat-amikaro.org/IMG/mp4/sat-amikara-zam-festo-2023_384_cq30.mp4 Zam-Festo 2023 : https://sat-amikaro.org/IMG/mp4/sat-amikara-zam-festo-2023_768_cq30.mp4