Pikniko inter esperantistoj en Liono
11:45 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Pikniko en la parko de la Tête d’Or

Kunveno/Evento

Ni ĝojas inviti vin al pikniko inter esperantistoj en Liono — okazo por renkontiĝi, babili, ludi kaj ĝui la someran etoson kune!

📅 Kiam? Dimanĉe la 22-an de junio, aŭ postan daton depende de la vetero.
🕦 Renkontiĝo ekde la 11:45.
📍 Kie? En Parc de la Tête d’or, sur la granda gazono ĉe la suda parto de la parko.

La definitiva dato (aŭ eventuale nuligo) estos afiŝita la tagon antaŭe en nia retejo :
👉 esperantoliono.org

🎲 Bonvolu kunporti simplajn ludojn (kiel Mölkky, ŝakoj, pilkoj…) por amuziĝi kune en amika etoso.

🍽 Ĉiu alportas sian propran manĝaĵon, akvon, manĝilaron kaj tukon por sidi.

Ni ne rekomendas kunporti aŭ trinki alkoholaĵojn dum la pikniko.

La evento estas malferma al ĉiuj esperantistoj de la regiono — do ne hezitu inviti viajn konatulojn!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperantoliono.org
esperantoliono(ĉe)gmail.com
QVF3+H49 Lyon

Interesiĝintoj

Administranto