🖥 RB_Hameln: 2-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
19:00 - 21:00
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Ĉar la Sumpfblume ankoraŭ estas fermita merkrede, ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom!

Detala programo:
18.11.2020:     19.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     2-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Ĉiu havas la eblecon prezenti unu el siaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi ĝis 24 horojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Sed preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. -Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de poentoj: Ĉiu rajtas voĉdoni por 3 el la prezentitaj kantoj:
la kanto, kiu plej plaĉas al li/ŝi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto li/ŝi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
(Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere, ekzemple 4 por la unua, 3 por la dua, aŭ al sep kantoj po 1 poento, aŭ simile.)
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 

2-a Kantoparado Rezulto.PNG 631 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 18.11.2020:
1)    Conny II: 4:01 Vidu la stelaron - Antonio Bosco https://soundcloud.com/revuo-kontakto/vidu-la-stelaron-versio-antonio-bosco-3-a-mk-de-kontakto
2)    Friederike: 1:51 Kisi vin - Pigor & Eichhorn (Albumo „Volumen 8) https://www.youtube.com/watch?v=gcZRqp0cXdU
3)    Heinz: 2:13 Indiĝena Romanco - Luis Obando, Jahir Cataño (MondaFest' 2020), https://www.youtube.com/watch?v=Inf2MIurvvE
4)    Waltraut: 2:56 Haleluja - Manno Montanna (origine „Halleluja“ de Leonard Cohen) https://www.youtube.com/watch?v=W8WVKE8OZeI
5)    Klaus: 5:59 La Universala Arbo – Kajto (Albumo „La Universala Arbo“) https://www.youtube.com/watch?v=u26tgDnFRYg
6)    Julia: 4:19 Bam Bam - Jonny M (Albumo "Kreaktiva")
https://www.youtube.com/watch?v=9dKjiT2D5C0
7)    Conny I: 2:48 Imagu - Stefo - Stefan Schneider (origine „Imagine“ de John Lennon) https://www.youtube.com/watch?v=mYIoM5MmKAk
8)    Inge: 2:50 Majorana - Neide Barros RÊGO  https://www.youtube.com/watch?v=cjcHEr2eZrk
9)    Eva: 4:58 La kongresurboj - Ĵak Le Puil (Albumo „Mi estas“) https://www.youtube.com/watch?v=-wB0roM4eU4 

2-a Kantoparado Landoj.PNG 30,4 kB
Rezultoj de la voĉdonado:
https://pollunit.com/de/polls/ecnqqzi7qtoj7xbpwgir-g kaj https://pollunit.com/de/polls/ecnqqzi7qtoj7xbpwgir-g/evaluations

Venkintoj post la voĉdonado (24 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 25 poentoj:: La Universala Arbo – Kajto
ankaŭ 1-a rango kun 25 poentoj: Haleluja - Manno Montanna 
3-a rango kun 20 poentoj: Kisi vin - Pigor & Eichhorn
ankaŭ 3-a rango kun 20 poentoj: Indiĝena Romanco- Luis Obando, Jahir Cataño 
Informoj

www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln...
hameln(ĉe)esperanto.de

Partoprenontoj

2

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.


Julia Noe


Heinz-Wilhelm Sprick

Administranto