Liège Esperanto. Renkontiĝo de la loka grupo.
14:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ni legas tekston, ni tradukas, ni kantas, ni trinkas kaj babilas en Esperanto.

Loka

Ni renkontiĝos en Espace Belvaux en  Grivegnée.

Proponoj por animi ĉi tiun renkontiĝon:

  • Teksto ĉerpita el Unesko Kuriero, proponita de Roger (vidu aldonaĵon).
  • Teksto el Esperanta Retradio, aŭskultenda kaj komentenda pri: Muziko helpas tra krizaj epokoj. http://esperantaretradio.blogspot.com/2021/07/muziko-helpas-tra-krizaj-epokoj.html
  • Tradukado kaj realigo de la kanto Halléluja, proponita de Cyrille.
  • Korekto de la antaŭa ekzerco: esperantigo de 32 oftaj frazoj.
  • Anonco de la venonta SUMOO-konkurso. La novembra 72ª Esperanto-Sumoo okazos la 1-an de novembro dum 2-a okazos. Mi atendas vian aliĝon. Nia retejo: http://www.esperanto-sumoo.pl/

Oni pritraktos aliajn temojn, inkluzive de la organizado de nia Zahmenhofesto kaj partopreno en la nacia Zamenhoffesto, kiu okazos ĉi-jare en Ostendo la 11-an de decembro.

Ni ricevis ankaŭ peton por partopreni en “Retbabilo” inter ĝemelurboj la 17-an de novembro je la 20:30 (vidu la kunan tekston). Kiu volas partopreni?
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

epironnet(ĉe)gmail.com
Rue Belvaux 189, 4030 Liège

Interesiĝintoj

Administranto