Sepa Esperanto Speciala Ekskurso (2027) en Nepalo
La Nepala Esperanto-Asocio anoncas 11-tagan specialan ekskurson en Nepalo, okazontan de la 26-a de februaro ĝis la 9-a de marto 2027.
Ĉiuj nun scias, ke NEspA organizas la Himalajan Renkontiĝon ĉiun duan jaron. La Himalaja Renkontiĝo ĉefe signifas piedvagadon en la montaro, sed tio ne taŭgas por ĉiuj aĝgrupoj. Multaj samideanoj deziras viziti Nepalon, sed hezitas partopreni longajn marŝadojn. Krome, nepalaj esperantistoj nur malofte havas okazon renkonti eksterlandajn samideanojn pro vojaĝaj malfacilaĵoj, tial tiaj programoj estas tre utilaj por la loka Esperanto-movado kaj por praktiki la lingvon en internacia etoso.
Pro tio ni jam la sepan fojon organizas specialan ekskurson al famaj turismaj lokoj de Nepalo, atingeblaj per buso kaj situantaj en belegaj pejzaĝoj, de kie videblas famaj montaroj. Inter la vizitotaj lokoj estas Chitwan National Park, Pokhara — la plej fama turisma urbo de Nepalo — kaj Sikles, unu el la plej belaj kulturaj vilaĝoj de la lando, kie eblas sperti hejmrestadon.
La ĉefa celo de la programo estas konigi Nepalon kaj nepalajn esperantistojn al la mondo kaj samtempe krei internaciajn amikecojn.
Laŭtaga Programo
26-a de februaro
Alveno kaj enhoteliĝo en Kathmandu.
27-a de februaro
Matena vizito al Boudhanath kaj Pashupatinath Temple.
28-a de februaro
Vizito al Patan.
1-a de marto
Ekskurso al Nagarkot, alta montara loko super la valo, de kie videblas preskaŭ ĉiuj himalajaj montaroj de Nepalo, se la vetero favoras. Tranoktado tie.
2-a de marto
Je la 7-a horo matene forveturo el Nagarkot al Chitwan National Park. Posttagmeza ekskurso al etna vilaĝo.
3-a de marto
Observado de birdoj antaŭ matenmanĝo; veturado per kanoto kaj promenado antaŭ tagmanĝo; posttagmeze elefanta safaro kaj ĝangala ekskurso per speciala veturilo.
4-a de marto
Je la 7-a horo matene forveturo al Pokhara kaj ekskurso al diversaj lokoj de la valo.
5-a de marto
Vizito al aliaj vidindaĵoj de Pokhara.
6-a de marto
Forveturo al Sikles kaj tranoktado tie.
7-a de marto
Reveno al Katmanduo.
8-a de marto
Libera tago kaj adiaŭa vespero.
9-a de marto
Foriro.
Por pliaj informoj, bonvolu kontakti la Nepalan Esperanto-Asocion:
Nespa.1990@gmail.com
La Valo de Katmanduo
Je alteco de ĉirkaŭ 1 300 metroj super la marnivelo, la Valo de Katmanduo entenas la ĉefurbon kaj funkcias kiel la komerca kaj kultura centro de Nepalo. La valo kovras ĉirkaŭ 360 km² kaj havas ovalan formon ĉirkaŭitan de verdaj montetoj.
Laŭ legendo, la valo iam estis granda lago. La bodisatvo Manjushri venis el Ĉinio kaj per sia glavo tranĉis la sudan monteton por lasi la akvon elflui. Poste li kreis la unuan loĝantaron.
La valo enhavas multajn etnojn, el kiuj la nevaroj estas la plej elstaraj. Ili establis la dinastion Malla kaj kreis imponajn artaĵojn kaj arkitekturon. Katmanduo ĉiam estis fandopoto de kulturoj, kio klarigas ĝian riĉan kulturan heredaĵon. Ĝi havas unikan urboplanon kun kvartaloj centritaj ĉirkaŭ temploj kaj internaj kortoj.
Post la malfermiĝo de Nepalo en 1950, la urbo fariĝis fonto de inspiro por vojaĝantoj, artistoj kaj verkistoj el la tuta mondo.
Nagarkot
Nagarkot estas fama turisma loko situanta 32 kilometrojn oriente de Katmanduo je alteco de 2 175 metroj super la marnivelo. De tie videblas panorama vido de la Himalajo, inkluzive de Mount Everest.
Nagarkot aparte famas pro siaj belegaj sunleviĝoj malantaŭ la montaro. Tamen necesas iom da bonŝanco, ĉar oni diras:
“En Nagarkot la Himalajo estas videbla tiel ofte kiel tigroj en Ĉitŭan.”
Ĉitŭan Nacia Parko
Chitwan National Park estas la plej fama loko en Nepalo por turistoj, kiuj deziras sperti ĝangalan naturon. Ĝi fariĝis nacia parko en 1973 kaj estis deklarita Monda Naturheredaĵo de UNESCO en 1984.
La parko protektas pli ol 50 speciojn da mamuloj, inkluzive de unukornaj rinoceroj, bengalaj tigroj, leopardoj, sovaĝaj elefantoj, hienoj kaj arbarbubaloj. Tie vivas ankaŭ centoj da specioj de birdoj, fiŝoj, papilioj kaj reptilioj.
La parko etendiĝas sur vasta subtropika regiono kun sal-arbaroj, herbejoj, lagoj kaj inundebenaĵoj.
Pokhara
Pokhara situas ĉe la piedo de la majesta Annapurna Himalajo je alteco de 827 metroj super la marnivelo. La urbo estas fama pro sia trankvila etoso, la bela Peva Lago kaj la grandioza vido de Maĉapuĉre.
La ĉirkaŭaĵoj enhavas densajn arbarojn, klarajn lagojn, rapidajn riverojn kaj mondfamajn himalajajn panoramojn. Se Katmanduo estas la kultura centro de Nepalo, Pokhara estas ĝia centro por aventuro kaj naturo.
Turistoj povas viziti la Seti-riveron, Mahendra-kavernon, muzeojn kaj multajn aliajn vidindaĵojn.
Sikles
Sikles situas nordoriente de Pokhara je alteco de ĉirkaŭ 2 000 metroj super la marnivelo. Tie eblas ĝui imponajn vidojn de Annapurna II, Nilgiri kaj Lamjung Himal.
Sikles estas unu el la plej grandaj gurungaj vilaĝoj de Nepalo kaj bone konservita ekzemplo de tradicia gurunga kulturo. La vilaĝo famas pro sia simpla vivo, gastamo kaj bela natura medio.
Aliĝilo
Familia nomo: S-ro / S-ino ..............................................
Persona nomo: ............................................................
Adreso: ....................................................................
Telefono (kun landokodo): ............................................
Profesio / fako: ..........................................................
Naskiĝdato: ...............................................................
Vegetarano: jes / ne
Fumanto: jes / ne
Mi volas loĝi kun: ....................................................
(Bonvolu skribi preslitere.)
Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj presitaj sube. Mi sendas ĉi tiun aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon laŭ la kotiztabelo al la komitato de la Nepala Esperanto-Asocio.
Bankaj Informoj
Nomo de konto: Bharat Kumar Ghimire
Kontonumero: 0390031384300011
Banko: Machhapuchchhre Bank Limited
Adreso: MBL Tower, Lazimpat, Katmanduo
SWIFT-kodo: MBLNNPKA
Ĉe UEA: Nepala Esperanto-Asocio (NEEA-J)
Subskribo: ..............................................................
Dato: ....................................................................
Kotizo
La kotizo estas 1100 eŭroj por unu persono en dulita ĉambro.
Se vi deziras unulitan ĉambron dum la tuta programo, bonvolu aldoni 350 eŭrojn.
Se vi volas subteni la laboron de NEspA aŭ la volontulan fondaĵon de la ekskurso, bonvolu mencii tion ĉe via pago. Ĉiu helpo estos kore dankata.
La kotizo inkluzivas:
- loĝadon dum la tuta programo,
- ĉiujn manĝojn,
- ĉiujn transportojn,
- ĉiujn enirpagojn laŭ la programo.
La programeroj povas ŝanĝiĝi pro neatenditaj cirkonstancoj.
Bonvolu sendi la aliĝilon al la Nepala Esperanto-Asocio kaj samtempe pagi la kotizon.