Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
16:30 - 19:00
UTC
Elekti horzonon
8a de Majo : Libera interparolo pri ĉiuj ajn temoj.

Kunveno/Evento

Libera interparolo pri ĉiuj ajn temoj.


[ 7 ĉeestintoj ; ni komence temis pri grava afero pro la kunposedantaro de la domo/tereno kie SAT-Amikaro posedas sian klubejon ; poste ni iom temis pri la libroj ĵus aperintaj ĉe Esperanto-France : "Legu min ie ajn" de Laure, "Paradizo" de Said, kaj la "Verkaro de Lukiano (de Samosato)" ; ni temis pri nia estonta ekskurso en Montargis (definitive je 20 Junio), kaj pri Ĉinaj studentoj de la jaroj 1910/20-aj kiuj tie aŭ en Liono vivis ; notinde, JoPetro ŝerce/serioze menciis ke la verkisto Pa Kin estas unu el la plej mond-famaj E-istoj (kvankam li ne specife famis pro Eo) ; konsekvence de informo pri ekspozicio en Collège de France pri "Prahistorio : inter utopio kaj realo" ni temis pri fantasmoj kaj kuriozaĵoj de Historio, notinde pri Glozel, pri la maŝino de Antikitero, k.a. ; poste ni decidis la temon de la estonta semajno : pri la malresponsuloj kiuj ebligis la Nazian reĝimon ; fine, je la 24-a, la tri lastaj ĉeestantoj foriris. ]

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parol-rondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj... eniĝu : eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol, Paris 13

Interesiĝintoj

Administranto