Du interesaj prelegoj: Marc van Oostendorp kaj Tobiasz Kaźmierski
14:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
La interna ideo en la tempo de ChatGPT kaj informoj pri Arkones

Alia

La 10an de junio 2023, la 14.00an horon – du prelegoj en la ‘Kargadoor’ Utrecht. 

Vi estas bonvena!  Post la jarkunveno kaj tempo por lunĉi okazos du prelegoj:
Marc van Oostendorp parolos pri ‘La interna ideo en la tempo de ChatGPT’. Esperanto ĉiam estis bela hobio: lingvo kun kiu oni povas vojaĝi al fremdaj landoj, korespondi kun amikoj tra la mondo kaj legi pri aliaj kulturoj. Sed idealoj ĉiam estis ankaǔ iel ligitaj kun la lingvo – idealoj de internacia kompreniĝado, de komunikado de ‘homo kun homo’ kiel diris Zamenhof. Kio ankoraǔ restas de tiuj belaj idealoj en la nuna tempo de klimata krizo kaj de milito en lando kie iam ankaǔ vivis Zamenhof (ĉar li vivis dum kelka tempo en Ĥersono)? Kaj ĉu por atingi la noblajn celojn de la ‘interna ideo’, ni ankoraǔ bezonas planitan lingvon, ĉu ne sufiĉas la nova teknologio, kiel Google Translate, DeepL aǔ ChatGPT, kiuj pli kaj pli rapide tradukas de unu lingvo en alian?
 
Tobiasz Kaźmierski  parolos pri tiu ĉi aranĝo. 

Aliĝu al la historieca karavano al Arkones. Ĝi komenciĝas fine de la 70-aj jaroj, kiam naskiĝis la ideo organizi kulturan trarigardon en Poznano. Ekde tiam oni daŭrigas la laboron kaj la aranĝo evoluis en apartan scienckulturan festivalon. Mi ŝatus bonvenigi vin al la sekva Arkones, retrorigardante ĝian historion.

 

 


   

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj