La kvar eo-ĝemelaj urboj renkontiĝas per Zoom kaj parolas esperante hodiaŭj
Internacia
Ni renkontiĝas per Zoom kaj parolas esperante hodiaŭ je la 18a utc (Tubingo, Bilbao, Strasburgo - sed atentu: je la 10a en Sallagurbo). Tio estas la dua retkunveno de nia klubgrupo de ĝemelaj urboj kaj hodiaŭ nur estas por membroj de niaj grupoj (kaj por la aliaj individuaj membroj el Ann Arbor, Durham kaj Tula). Do ni bedaŭrinde ankoraŭ ne havas invitligilon ĉi tie por ĉiuj. Sed estontece ni ankaŭ havos malfermajn renkontiĝojn. Niaj membroj trovos la invitligilon en nia telegram-grupo. Tie vi ankaŭ trovos la tagordon.