Tema diskutado kaj Ateliero – 97: Origamia mondo de Elsje Van Der Ploeg
Internacia
Elsje van der Ploeg [1951-2014] faradis gigantan laboron kreante, dokumentante kaj instruante la leterkovrilojn kaj la faldojn por leteroj tra elfa (Enveloppe LetterFolding Association), elfa-e kaj multaj eldonoj pri origamio. Ŝi faris pli kaj dokumentis per diagramoj faldaĵojn de aliaj artistoj kaj ŝi donaceme disdonis al ni ĉiuj. Ŝi ankaŭ estis esplorantino pri la historio de origamio.
Nuntempe ŝia biblioteko kaj ŝiaj dokumentoj estas en la Padore biblioteko, en Badalona, Katalunujo.
01.10.2023, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)