Ni invitas ĉiujn scivolemulojn kunlegi La Respubliko-n de Platono en la Esperanta traduko de Donald Broadribb. Ni antaŭlegos kelkajn difinitajn paĝojn en ĉiu semajno por diskuti. Se vi volas, elektu unu parton (ĝis kelkajn alineojn longan) por ke ni relegu kaj diskutu ĝin dum la renkontiĝo.
Ne necesas partopreni ĉiujn renkontiĝojn - venu kiom ajn ofte vi povas!
Trovu la tekston ĉe http://bretaro.ikso.net/verkoj/117-la-respubliko. La ĉi-semajna kunveno okazos per Zoom.
Ĉi-semajna diskutaĵo: p. 13-34 (de la komenco de Parto 1 ĝis " . . . ĉu puno se li ne regas.")