🖥 Prelego de Encarna Teruel: "Demenco kaj kohereco"
19:00 - 20:30
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Demenco kaj kohereco

InternaciaLokaAlia

Encarna Teruel mallonge resumos la anatomion kaj cerban patologion de demenco – speciale de Alchejmero (Alzheimer). Ŝi respondos la demandojn: 
  • Kio favoras aŭ malfavoras la aperon de demenco?
  • Kio estas „kogna rezervo“ kaj „neŭrala adaptado“.
  • Ĉu vere ekzistas efikaj medikamentoj?
  • Ĉu oni individue povas kontribui al la kogna kaj emocia sano.
  • Ĉu esperantistoj kun avantaĝo?"

Tiu evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.

Petu la zoom-ligilon ĉe:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html

LVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.be 

Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉