Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
6a de novembro 2026 : Fantomoj kaj revenantoj, spiritismo.

Kunveno/Evento

Fantomoj kaj revenantoj, spiritismo


Kelkajn tagojn post Haloveno, post Festo de Ĉiuj Sanktuloj kaj Tago de la Mortintoj, ni temu pri fantomoj kaj aliaj parencaj aferoj.
Ĉu vi timas / respektas animojn de mortintoj ? aŭ ne gravas ĉe vi tiaj superstiĉoj ?
Famas la "festo de mortintoj" en Meksiko ; ĝi estis filmita en 1931 de S. M. Eisenstein en "
¡Que viva México!" https://eo.wikipedia.org/wiki/%C2%A1Que_viva_M%C3%A9xico! (per la itala) ; la finiĝo de tiu filmo (ek de 1h18' : https://archive.org/details/QuevivaMexico) komprenigas la grandajn tradiciojn de Kulturoj rilate al Morto/Vivo, du vizaĝoj de ekzisto.
Spiritismo ankaŭ estas afero rilata kun fantomoj (ne nur), tamen, ĉar la kontakto estas volata de la vivantoj, temas pri inverso de hantaj vizitoj.
Spiritismo estis praktikata de Esperantistoj ĉirkaŭ 1900 (É. Boirac), kaj ĝi estas ankoraŭ influa ĉe Brazilaj Esperantistoj ; ĉu Esperanto estu la universala lingvo de mortintoj ?
image.png 129 kB

Iom pli por spekti :
https://www.youtube.com/watch?v=BEt27b5tjfw (La Fantoma domo -- tiu domo ja reale ekzistas)
https://www.youtube.com/watch?v=QY5l7cA0t-I (Origamo - 25, EsperRadio)
https://www.youtube.com/watch?v=TE8QLJYUx8g (La rakonto pri la nigra fantomo, persona memoraĵo de Accordion newbie)
https://www.youtube.com/watch?v=Kx6n4sFd0Xo (Nin ne timigas la noktaj fantomoj, de Evildea)
https://www.youtube.com/watch?v=ZFkUMFaUKqE (La Fantoma lum', de Persone)
https://www.youtube.com/watch?v=yQBejJDS2TM (Soleco sen Kompato)
https://www.youtube.com/watch?v=yQBejJDS2TM (Eĥoj de ni, de Gustavo Stelo)
https://www.youtube.com/watch?v=cGSOCaH-WAk (Vivo post morto, Kolekto de Herkso)
https://www.youtube.com/watch?v=U0lnIGa8qjg (Niaj najbaroj el alia tempo: kial neandertaloj meritas pli justan bildon)
https://www.youtube.com/watch?v=m9qjOLBqtwQ (Furioza Ombro - Senmorteco, de Inspiro studio)
https://www.youtube.com/watch?v=zh7sNrMrIwE (Fantomo En La Domo, de Fingtam)
https://www.youtube.com/watch?v=uPTSEPBt6Ek (#5 Spiritismo en sia plej simpla esprimo, Por la mondo)
https://www.youtube.com/watch?v=5uClapxgZj0 (Lernejo de Spiritismaj Studoj | INAŬGURA RENKONTO, de Por la mondo)
https://www.youtube.com/watch?v=Q0brd9MFmKE (Esperanto en spiritistaj rondoj, de SEA, Spiritisma Eo-Asocio, Brazilo, https://eventaservo.org/o/SEA)

[ 10 ĉeestintoj, ne samtempe. El inter diversaj momentoj de nia kunveno : Laure kaptis nian rondon, rakontante la novelon "La Mano de Simio" ("The Monkey's Paw") de W.W. Jacobs (1902), kiun ŝi freŝe legis anglalingve ; Lionel proponis la franclingvan kanzonon de Jean Ferrat "La Fantomo" (aludo pri la epoko kiam Ferrat estis cenzurita ĉe la naciaj radioj-televidoj ; ni esploris diversajn ecojn de fantomoj, notinde ni komparis kun fantasmoj, ni eĉ konstatis ke artefaritaj intelektoj produktas fantomojn, nomitaj "halucino" ; iu memoris pri spiritisma parol-rondo antaŭ deko da jaroj dum kiu La Majstro al nia alvoko respondis per nekompreneblaj vortoj... ; ni ankaŭ temis pri la naturo de sonĝoj kompare kun "la realo" (la okazoj "realaj" estas pli oftaj, konstantaj, do pli verŝajnaj) ; ni spektis "La Salsa du démon" ("La Salso de demono") de Grand Orchestre du Splendid (1980, televida versio de 1980 kiu tute ne plu estas spektebla nun en televidoj, kvankam ĝi estiĝis klasikaĵo de la franca kanzonaro : amatora koruso en 2025)... ; kaj fine, probable ĉar ni ne atendis ĝis noktomezo, kaj sendepende de sufiĉa konsumo de vino, ni tamen... neniun fantomon vidis ! ]

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parol-rondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj... eniĝu : eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol, Paris 13

Interesiĝintoj

Administranto