LEK invitas vin partopreni en grupa promeno, kiu okazos dimanĉon, la 5-an de Julio 2026.
Ni kune “serĉos la leonojn” en centra Londono. Temas pri itinero tra la centro de la urbego, kun 17 skulptaĵoj de leonoj laŭ la vojo. Laŭ la donitaj informoj, la tuta marŝo daŭras ĉirkaŭ 90 minutojn (kvankam tio dependos de kiom rapide la grupo marŝos). Poste eblos kafumi.
Dato: 5-a de Julio 2026
Komenc-horo: 15:00
Renkontiĝ-loko: Elirejo de la metro-stacio Temple (linioj District kaj Circle).
Venu pasigi bonan tempon kun geamikoj, esperantumi kaj ĝui Londonon.
https://london-hq.co.uk/events/pride-in-the-quarter-trail/