🖥 Zamenhof-festo de BAVELO
15:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Zamenhof-festo de BAVELO 12.12.2021, 15:00-17:00

Loka

Zamenhof-festo de BAVELO 12.12.2021, 15:00-17:00

Karaj amikoj,
karaj amikoj BAVELaj,
karaj amikoj el la najbaraj regionoj,
karaj amikoj el nia partnera lando Burundo
kaj karaj amikoj el iuj ajn partoj de la mondo.

Nome de la BAVELO-estraro mi elkore invitas vin ĉiujn al nia komuna Zamenhof-festo.

Ni festos kune dimanĉon, la 12an de decembro 2021, 15a-17a horo (Berlino =UTC +1).

Germana Esperanto-Asocio feliĉe provizas nin per jena Zoom-ligilo:

|||   GEA Germana Esperanto-Asocio, landa ligo Baden-Virtembergo invitas vin al virtuala Zamenhoffesto:
|||   „Temo”: BAVELO
|||   eniri la Zoom’ejon: <https://zoom.us/j/93366096106>
|||   N-ro de la renkontiĝo: 933 6609 6106, enira vorto: 1887

Ni preparis buntan bukedon el diversaj programeroj.
Ni havos trankvilajn legadojn de pripensindaj tekstoj – ni elektis mallongajn interesajn tekstojn de Charlie Chaplin, Steve Jobs kaj Ludoviko Lazaro Zamenhof.
Sed ne timu enuon, ĉar ni ankaŭ havos muzikajn kontribuojn, kiuj certe ravos vin.
Kaj nelaste, ni havos vere distrajn kaj amuzajn prezentaĵojn. Feliĉe nia nova estrarano Christoph ja estas profesia magiisto kaj pupludisto, kaj li sorĉos vin per ravaĵoj, kiuj certe distros vin.
Krome ni ĝojas pri novaj informoj el la Espero-projekto en Rumonge, kaj ke niaj Burundaj partneroj persone ĉeestos kaj montros al ni belan Burundan kulturon.

Do, kunvenu kun ni por festi,
amike

Por la BAVELO-estraro
Ursula Niesert kaj Alois Eder
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

BAVELO.le(ĉe)esperanto.de

Administranto