🖥 Esperanto in the web after Covid: current challenges and opportunities for a linguistic comunity of practice
10:00 - 11:00
Ameriko/Costa_Rica
Elekti horzonon
Prelego kadre de la « Seminario pri Lingvopolitiko, Lingvoplanado kaj Taksado en Mezameriko kaj Karibio: Realaĵoj kaj Bezonoj »

InternaciaKurso

La Seminario pri Lingvopolitiko, Lingvoplanado kaj Taksado en Mezameriko kaj Karibio: Realaĵoj kaj Bezonoj celas disponigi spacon por diskuto pri realaĵoj kaj bezonoj en Mezameriko kaj Karibio el vidpunkto de la lingvopolitiko kaj la lingvoplanado, kiu ebligos la renkontiĝon inter esploristoj, instruistoj kaj studentoj.

Specifaj celoj

  • Analizi nacian kaj internacian lingvajn situaciojn el vidpunkto de Lingvopolitiko kaj Lingvoplanado. 
  • Diskonigi atingojn kaj rezultojn de esploroj rilataj al lingvaj justeco kaj egaleco, nacie kaj internacie, por plifortigi lingvajn rajtojn. 
  • Trejni ĉeestantojn por kompreni la realaĵojn kaj bezonojn de diverslingvaj socioj, precipe en Mezameriko kaj Karibio.

Ĝi estas oficiala evento de la Instituto pri Lingvistikaj Esploroj de la Universitato de Kostariko kaj okazas en kunlaboro kun Esperantic Studies Foundation.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉