Komuna renkontiĝo de esperantistaj kluboj el Brno kaj Glivice.
En Pollando, ĉefe en Żuławy kaj laŭlonge de la malsupraj partoj de la rivero Vistulo, kaj en aliaj regionoj de Pollando en 16-a jarcento loĝiĝis kamparanoj el Frisio kaj Flandrio, nomataj OLENDROJ. La olendroj ne integriĝis kun la ceteraj loĝantoj de Żuławy, vivante en siaj vilaĝoj laŭ la reguloj de sia religio. En granda parto ili estis menonitoj, kiuj elmigris pro la ekonomia situacio kaj persekutadoj en sia lando. Ili famiĝis pro siaj elstaraj kapabloj pri terplibonigo, diligenteco kaj pacifismo. Post unua grupo de kamparanoj venis ankaŭ alte edukitaj personoj kiuj ekloĝis en tiama regiona centro de kulturo kaj ekonomio – urbo Gdańsk.
Ili vivis kaj laboris en Pollando dum kvar jarcentoj kaj ĝis nun en nia lando restis multaj spuroj de tiu religia malplimulto. La menonitoj en Pollando tute malaperis post fino de dua monmilito. Dum prelego Robert Kamiński prezenti iliajn ekterordinarajn atingojn kaj ĝis nun egzistantajn verkojn en Gdańsk kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo.
Pasvorto: 235959
Komenco je 19-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+1). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.
Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.