🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-30. Protektu ĉion vivan. La Blua Birdo kaj aliaj. Ni parolos pri feliĉo kaj faldos kelkajn modelojn de birdoj.
18:30 - 20:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-30. Protektu ĉion vivan. La Blua Birdo kaj aliaj. Ni parolos pri feliĉo kaj faldos kelkajn modelojn de birdoj.

InternaciaKurso

En kadro de nia venonta agado “Protektu ĉion vivan” ni faldos hodiaŭ modelojn de birdoj. Estas tre bona okazo pridiskuti la rolon de birdoj en nia Planedo kaj ankaŭ rememori belegan fabelon de Moris Meterlink “La Blua Birdo” – simbolo de ĉiam neatingebla feliĉo, kion ni postkuras. En tiu fabelo estas momento, kiam arboj kaj bestoj ribelas kontraŭ homoj pro ilia neklekto rilate al ĉio viva. Tio kongruas kun la ideo de nia ekologia agado.
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 
 
La ateliero daŭros ekde la 19.30 ĝis la 21.00 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
28. 03.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: 
 
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto