Vendredaj parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Propagandi Esperanton

Loka

11 Marto 2022 : Propagandi Esperanton.
Ni preparu serion de prelegetoj por prezenti Esperanton en kulturaj asocioj kiuj parencas kun Esperanto, en kultur-domoj kaj en bibliotekoj de nia kvartalo.
Ni ankaŭ pripensu ĉeeston ĉe
Fête de Lutte Ouvrière, Fête de l'Humanité, k.a.
...



sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB





La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB













Kore,

Zam & Dzeka


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto