🖥 Kunlabora Verda Ŝtelo
16:00 - 17:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ni ludos vortludon Verda Ŝtelo interrete sed per kunlaborigaj regulo-ŝanĝoj. Samtempe ni babilos per Jitsi Meet.

Internacia

Ni ludos per la interreta versio de vortludo Verda Ŝtelo ĉe https://gemelo.org/eo/?kunlabora-verda-sxtelo sed per regulo-ŝanĝoj provante igi ĝin kunlabora ludo (tio estas ludo kie ĉiuj ludantoj havas komunan celon kaj ili venkas/malvenkas kune).

Dum ludado ni babilos per Jitsi Meet ĉe https://meet.jit.si/Kunlabora-Verda-Sxtelo

Regularo de la Kunlabora Verda Ŝtelo: 
  • La komunaj celoj de la ludo estas
    •  uzi ĉiujn literojn kaj 
    • konstrui longajn votojn
vidu venko/malvenko-tabelo sube.
  • Se ekestas tro multaj neuzataj vokaloj, ĉiuj (eĉ spektantoj) malvenkas 💔. 
    ["tro multaj" povas esti 3 aŭ 2 laŭ la riskemo de la ludantoj]
  • Tiu kies vico estas rajtas konstrui vorton. 
  • Aliaj ludantoj kaj spektantoj rajtas konsili vortojn. La vorto-konstruanto rajtas kaj akcepti kaj malakcepti la konsilojn, kaj finas sian vicon alklakante la butonon "Turnu" aŭ premante la spacoklavon.
  • Por konstrui novan vorton oni
    • rajtas uzi la neuzitajn literojn kaj literoj de ankoraŭ konstruitaj vortoj
    • devas uzi almenaŭ unu neuzitan literon
    • devas ŝanĝi almenaŭ unu vorteron en ĉiuj uzataj vortoj
    • devas uzi ĉiujn literojn de la uzataj vortoj
    • ne rajtas konstrui vorton kiu enhavas malpli ol 3 literoj
  • La konstruata vorto devas esti 
    •  oficiala aŭ akceptata de ĉiuj partoprenantoj
    • "bona" (nemalrekomendata laŭ ĉi tiu sinonimaro [ni kontrolos nur se estas dubo]).
  • Kaj ludantoj kaj spektantoj rajtas sugesti/rekomendi regulo-ŝanĝojn. Se ĉiuj konsentas pri ĝi, la nova regulo enviviĝas. (La fona celo de ĉi tiu provludo estas malkovri bonan kunlaboran ludon.)

Venko/malvenko-tabelo:
(kolono = nombro de neuzitaj literoj ĉe la fino | vico = longeco de la plej longa vorto) 
  | 6 | 7| 8 | 9|10|11|12+
0|🙂|😀|😀|💚|💚|💚|💚
1|💔|😐|🙂|😀|💚|💚|💚
2|💔|💔|😐|🙂|😀|😀|💚
3|💔|💔|💔|😐|🙂|😀|😀
4|💔|💔|💔|💔|💔|😐|😐
5|💔|💔|💔|💔|💔|💔|💔

Kial ni planas ludi tiel? Multcele.
  • Unue ni kredas ke facileco estas gravega eco de Esperanto. Kaj tial ni ŝatus lerni uzi Esperanton kiel eble plej facilmaniere, anstataŭ mallaboreme uzi nenecesajn novajn radikojn. Ni esperas ke ĉi tiu ludo helpos nin plibonigi nian vortkonstruado-kapablon. Kaj tiel nature bonlingvigi nian Esperanto-uzadon (en la spirito de https://bonalingvo.info). Vidu ankaŭ la verkon Kunmetado estas simpla! de Tirifto.
  • Kunlaboraj ludoj estas malaĉaj kaj bonegaj sed bedaŭrinde tro maloftaj. 
  • Ni esperas ke ludante tiel eĉ kvazaŭ komencantoj povos partopreni kaj ĝui la ludon.

Venu se vi ŝatus ludi aŭ spekti ĉi tiun provludadon.

Ni aktivas ankaŭ en babilejoj: 
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

meet.jit.si/Kunlabora-Verda-Sxtel...
eventaservo.gergely(ĉe)erine.email

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureGergej