Insektovoraj plantoj kaj vivantaj ŝtonoj – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Kunveno/Evento

Du plantaj grupoj havas mirindajn kapablecojn de adaptado al malfavoraj vivkondiĉoj. Insektovoraj (karnovoraj) plantoj kreskas en trovlokoj, kies grundo havas mankon de nutraĵoj, pro tio ili evoluigis diversajn manierojn por akirado de nutraĵoj (sed ne energio) el kaptitaj bestetoj (insektoj, krustacoj, moluskoj k. a.). Krom nitrogenaj komponaĵoj ili tielmaniere akiras elementojn, kiuj estas partoj de enzimoj. – Vivantaj ŝtonoj estas plantoj el la genro Lithops de la familio Aizoaceae. Reprezentantoj de tiu ĉi familio troviĝas precipe en subtropikaj kaj tropikaj regionoj. Multe da specioj oni plantas en ĝardenoj. En Suda Afriko plantoj el la genro Lithops frontas kontraŭ ekstrema sekeco kaj intensa suna radiado. Pro tio ili per formoj de siaj korpoj, metabolismo kaj vivciklo al tiuj ĉi kondiĉoj adaptiĝis. En siaj trovlokoj ili estas malfacile troveblaj, ĉar ili aspektas kiel ŝtonetoj, kies pli grandaj partoj estas kaŝitaj sub tero. Sed ilia beleco elstaras en botanikaj ĝardenoj, kie ili surprizas pere de siaj eksterordinaraj formoj kaj koloroj.

Prelegos:  Oldřich Arnošt Fischer
Lingvo: Esperanto

442509039_7032289440203884_1422437084095893407_n.jpg 281 kB
Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete. Prelego estas registrota.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en
mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)
Registritaj prezentoj

Insektovoraj plantoj kaj vivantaj ŝtonoj – Oldřich Arnošt Fischer

Du plantaj grupoj havas mirindajn kapablecojn de adaptado al malfavoraj vivkondiĉoj. Insektovoraj (karnovoraj) plantoj kreskas en trovlokoj, kies grundo havas mankon de nutraĵoj, pro tio ili evoluigis diversajn manierojn por akirado de nutraĵoj (sed ne energio) el kaptitaj bestetoj (insektoj, krustacoj, moluskoj k. a.).

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉