🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero- 62. “Fulmiloj” - ŝrumpeblaj modeloj. Aŭ pri kio sonĝadis Alico en Mirlando?
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero- 62. “Fulmiloj” - ŝrumpeblaj modeloj. Aŭ pri kio sonĝadis Alico en Mirlando?

InternaciaKurso

Ateliero- 62. “Fulmiloj” - ŝrumpeblaj modeloj. Aŭ pri kio sonĝadis Alico en Mirlando?
 
Kiam Alico trovis en Mirlando etan pordon kaj ekvolis eniri la ĝardenon kiu estis malantaŭe, ŝi sonĝis malgrandiĝi (“Ho, kiom mi volonte fermiĝus kiel teleskopo!”). Ŝi eĉ volis  havi la “libron de reguloj por fermi homojn kiel teleskopojn”. Samajn sonĝoj havis la sciencistoj kiuj volis elpensi la teleskopojn, sunajn paneloj, kiuj povus esti malgrandaj por atingi la orbiton de la tero, kaj poste grandiĝi por fari siajn laboron. La principo de origamio kreis tiun eblecon. Kaj ni povas hodiaŭ faldi laŭ samaj principoj kelkajn “Fulmilojn”, kiujn inventis tre famaj origamistoj el Usono Jeremy Shafer kaj Chris K. Palmer.
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
 
La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
16.01.2022, ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
 https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto