🖥 Saluto de la printempo - per Monda virina preĝotago 2023
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Budapeŝto
Elekti horzonon
Post la pasintjara sukceso vi denove povos preĝi kun la mondo Esperantlingve!

Internacia

Monda virina preĝotago – marde!                                                           

Karaj geamikoj, 
La unua virina ekumena preĝotago okazis en 1870!

Ankaŭ ĉijare ni, kristanaj esperantistoj kune preĝos kune en 21a de marto, marde, je la 8a vespere laŭ la mezeŭropa tempo.
En 2023 la liturgion kunmetis virinoj el Tajvano! La organizantoj elektis kiel temon kaj mesaĝon al la preĝotago la sekvontajn versiklojn: „Mi aŭdis pri via fido…” (Letero de Paŭlo al la Efesanoj 1:15-19)
Ni esperantigis la tekston de la liturgio kaj legos ĝin kune, ni preĝos por la virinoj ĉie en la mondo.
 
En la 21a de marto, marde vespere je la 8a (UTC +1) vi simple klaku tien ĉi:
Vi bezonas neniun teknikan preparadon, ke vi povu esti kune kun kristanaj esperantistoj – kompreneble ne nur virinoj!
 
Dissendu la ligon al viaj esperantistaj konatuloj!
Koraj salutoj de la organizantoj!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keli.chez.com
agnes(ĉe)raczkevy-eotvos.com

Interesiĝintoj

Administranto