🖥 Jan Kornel, unu el nekonataj batalantoj de tridekjara milito
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Prelegos: Oldřich Arnošt Fischer

obalka.png 218 kB
Ĉeĥa verkisto, aŭtoro de historia beletrio, filma scenaristo, dramaturgo kaj pedagogo Miloš Václav Kratochvíl (1904 – 1988) verkis la libron kun longa nomo: Mirindaj travivaĵoj kaj aventuroj de Jan Kornel, kiujn li travivis sur tero kaj maro, inter soldatoj, galeruloj, piratoj, indianoj, homoj bonaj kaj malbonaj, ĉiam estante fidela al sia koro. 
Li enkondukas nin en la 17-an jarcentojn, kiam nia lando estis unu granda batalkampo, sed ankaŭ sur ferdekon de hispana galero kaj en Haition. Leganto de la libro ekscios multe pri historiaj eventoj (bataloj apud Blanka Monto kaj Jankov) kaj ĝojiĝos per vortoj de Jan Ámos Komenský, kiu eĉ en nevolonta ekzilo neniam ĉesis esperi je feliĉa futuro. Post dudek jaroj Jan Kornel revenis hejmen kaj en libera tempo verkis siajn memoraĵojn. 
La libron bele ilustris Milada Marešová (1901 – 1987).

La renkontiĝo okazos rete per Skajpo. Komenco je 18-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+1). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Registritaj prezentoj

Jan Kornel, unu el nekonataj batalantoj de tridekjara milito – Oldřich Arnošt Fischer

Ĉeĥa verkisto, aŭtoro de historia beletrio, filma scenaristo, dramaturgo kaj pedagogo Miloš Václav Kratochvíl (1904 – 1988) verkis la libron kun longa nomo: Mirindaj travivaĵoj kaj aventuroj de Jan Kornel, kiujn li travivis sur tero kaj maro, inter soldatoj, galeruloj, piratoj, indianoj, homoj bonaj kaj malbonaj, ĉiam estante fidela al sia koro. Li enkondukas nin en la 17-an jarcentojn

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉