Dimanĉe, la 13-an de septembro, okazos la unua malferma horo de la Estraro 2020/2021!
La sesio okazos ekde 15:00 CEST (Centra Eŭropa Somera Tempo). Vi povas sendi viajn demandojn pere de la sekva formularo: https://forms.gle/DPv78mFTejhijzNh7
Eblos kompreneble ankaŭ spontane demandi dum la sesio, sed oni unue respondos al elekto de demandoj ricevitaj skribe.
Anonco pri ilo kaj ligilo(j) estos senditaj la saman tagon de la evento. Ĉeestos la malferman horon ankaŭ parto de la oficistaro kaj CO-volontularo.