La Lunda Grupo kunvenas ĉiun lundon en malgranda neformala restoracio Chez Lili malantaŭ la Stacidomo en Ĝenevo. En nia grupo estas kvar naciaj lingvoj, do ni ĉefe parolas en Esperanto. Ni ŝatas diskuti pri lingvoj kaj kompari esprimojn en la diversaj lingvoj. Ni ankaŭ foje, legas tekstojn en Esperanto, interŝanĝas ŝercojn. Ni bonvenigas komencantojn kaj ankaŭ homojn kiuj volas informiĝi pri Esperanto.