🖥 Artefarita Inteligenco: Nuna Kapablo kaj Potencialo – Miroslav Hruška
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Ĉi tiu prelego prezentos la temon de artefarita inteligenco (AI) kaj elmontras la ampleksan gamon de kapabloj, kiujn ĝi posedas en la nuna tempo. 

Mi prezentos al vi plej nuntempajn konatajn servojn de artefarita inteligenco kiel ChatGPT kaj Midjourne. 

Dum la prelego, ni povas pridiskuti praktikajn ekzemplojn de AI-aplikoj en diversaj sektoroj, kiel ekzemple komerco, medicino, edukado, kaj transporto. Ni analizos, kiel AI estas uzata por plibonigi la efikecon kaj precizecon de taskoj, kaj kiel ĝi permesas al ni solvi komplikitajn problemojn pli rapide kaj precize. Ni prilaboros ankaŭ la rolon de AI en la analizo de grandaj datamendoj, aŭtomata traduko, voĉrekonado, kaj pli.

Prelegos: Miroslav Hruška
Lingvo: Esperanto

La programo estos registrata.

La renkontiĝo okazis rete per Skajpo. Komenco je 18-a h de mezeŭropa somera tempozono (UTC+2). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Registritaj prezentoj

Artefarita Inteligenco: Nuna Kapablo kaj Potencialo – Miroslav Hruška

Ĉi tiu prelego prezentos la temon de artefarita inteligenco (AI) kaj elmontras la ampleksan gamon de kapabloj, kiujn ĝi posedas en la nuna tempo.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉