Meze de la idiliaj Harburgaj Montetoj nin atendas historiaj konstruaĵoj kaj enrigardoj en la kamparan vivon de la 17a ĝis la 20a jarcento; hodiaŭ ankaŭ okazas renkontiĝo de malnovaj aŭtoj. Foriro estas je la 9:22 el la ĉefstacidomo per la linio S5 (kajo 3/4), transiro en Neuwiedenthal al la buso 340, alveno je la 10:07 en Ehestorf, Muzeo Kiekeberg. Kostoj inkluzive de enirbileto por membroj de Esperanto Hamburg: 5 € (gastoj 10 €, infanoj senpage).