Loka kunveno el la eventaro Paralela Universo, okazonta samtage en pluraj urboj (ĉefe en Nordameriko), estos okazigata en Montrealo ekde tagmezo, sabaton, la 17-an de aŭgusto 2024.
Pro la sufiĉe alta risko de pluvo sabaton, ni plej verŝajne tagmanĝos en restoracio.
RIMARKO: Ĉiu partoprenanto respondecos pri la kostoj de siaj propraj manĝoj kaj vizitoj. ESK ne respondecos pri iu ajn kosto.
La indikitaj homoj estas proksimumaj.
-
12:00-14:30 - Tagmanĝo urbocentre en la restoraciarejo Le Cathcart (adreso: 1 Place Ville Marie, Montréal, H3B 0E9). Trovu nin proksime al la centra parto.
-
14:30-16:30 - Kuna paŝado ĝis la muzeo MEM – Centre des mémoires montréalaises (1210, boulevard Saint-Laurent, Montréal, H2X 2S5) kaj vizito.
-
16:30-17:30 - Kuna promenado en la kvartalo
-
17:30-19:00 - Vespermanĝo en Breizh Café (3991 Boulevard Saint-Laurent, Montréal, H2W 1Y4), bretona restoracio, por homoj, kiuj emos tion fari.