🖥 Pacodekado 2022
Retaj kunvenoj kaj Reta diservo okaze de la ĉi-jara Pacodekado

Internacia

Karaj, 
dum la dek tagoj antaŭ la aŭtuna tago de pento kaj preĝo (ĉiujare je la dua merkredo antaŭ la unua de Advento), do ĉi-jare inter la 6a kaj 16a de novembro okazos la "Porpaca Dekado".

Tio estas 10 tagoj de memkritika, penta preĝo por paco.

Ni ĉiujare volas organizi Internacian Retan Diservon en Esperanto (IRDE) kaj kelkajn vesperajn kunvenojn dum tiuj tagoj.

Tial mi petas ĉiun el Vi, kiu interesiĝas kunlabori, skribi rekte al mi. Kiel Vi povus helpi? Per videoj, kie Vi ekzemple legas tekston, ludas muzikon, rakontas pri personaj spertoj, timoj au esperoj rilate al paco, ... kantas, preĝas por aliaj homoj...
Multo eblas! 
Simple skribu kaj proponu Vian ideon.
Via Wolfram Rohloff (pastro el Germanio)
P.S. Mi tiukaze petas Vin, doni al mi Vian retadreson, por ke ni pli facile interŝanĝu informojn.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keli.prezidanto(ĉe)web.de

Administranto