🖥 Praktika Bildvortaro de Esperanto, Hodiaŭ: Nia Mondo -- Geografiaj Vortoj (3). Dennis Keefe
10:00 - 11:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Prepare al la HEF Landa Kongreso (5,6,7,8 de septembro), ni trairas kelkajn lecionojn de la Bildvortaro, priparolante vortojn kiuj rilatas la bildojn.

InternaciaKurso

Via Nivelo de Esperanto?

Por progresantoj, sed ankaŭ falsaj komencantoj kaj pli altnivelaj Esperantistoj povas ĝui la lecionojn, ĉar la bildoj temas pri vortoj, ne pri gramatiko.  Ne estas kurso por lerni gramatikon, sed por paroli pri vortoj: kelkaj komunaj, kelkaj sufiĉe maloftaj.  Se vi estas kursgvidanto, poste vi povas uzi la materialon.

Leciono por ĉi tiu sabato: 

LA MONDO paĝo 7 de la Bildvortaro (vidu bildon kaj vortojn sube): de la Maro Sudĉina al la Rivero Jangzio (sur kiu mi, Dennis, loĝis antaŭ 10 jaroj -- mi ne ŝercas!)  Vi NE bezonas antaŭe studi la materialon.

Zooma Kunvenejo:

https://zoom.us/j/6479924300?pwd=c1pPVHNhdXFESTZGMUhXeHRNZ0hLZz09 

Pasvorto: 601852  

Ĝenerala formato:

Ĉiu paĝo de la Bildvortaro havas ĉirkaŭ 20 objektojn en unu laŭtema bildo.  Temoj kiel, ekzemple, Nia Universo, La Geografia Mondo, La Homa Korpo, Vestaĵoj, La Urbo, Kuirejo, Klasĉambro, ktp.   Estas skribita unu demando pri ĉiu objekto en la bildo.  Kaj ĉiu demando havas kvar alternativajn respondojn -- do eĉ komencantoj povas partopreni, divenante.

Jen la hodiaŭa bildo:

bildvortaro 2.jpg 1,07 MB