🖥 Zoom: Biologiaj mitoj
19:00 - 20:30
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Prelego de Bert de Wit

InternaciaLokaAlia

Dum la Beneluksa Kongreso, la 22-an de septembro, Bert de Wit prezentis kvizon pri biologiaj mitoj. Ĝi estos ankoraŭfoje prezentata per ZOOM dum la kunveno de la antverpena kaj londona kluboj la 6-an de decembro en la vespero.

Bert de Wit estis biologo, kiu laboris en la interfaco de scienco, socio kaj politiko. Li skribas:
 
"En la socio abundas mitoj kiuj rilatas al biologio. En 2018, la Nederlanda Instituto pri Biologio eldonis libron en kiu oni traktas diversajn ofte aŭditajn asertojn pri biologiaj aferoj. Kelkajn el tiuj temoj mi traktos. Mi ankaŭ aludos temojn el la libro de zoologo Lucy Cooke, “Bitch”  (virinaĉo), el 2024, en kiu ŝi priskribas la misajn ideojn pri sekso kiuj regis kaj -as ĉe zoologoj."
 
La prezento estos kvizforma. Preparu ruĝan (NE) aŭ verdan (JES) paperon por montri vian opinion.


image.png 138 kB


Tiu ĉi evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.

Petu la zoom-ligilon ĉe:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html

LVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.be 

Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉