Grupkunveno. Vizito de la turo de Eben Ezer kaj de la pajla muzeo. Tagmanĝo en Le Broukay.
11:00 - 16:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Monata kunveno de la grupo Liège-Espéranto kaj somera kunmanĝado.

Kurso

Lieĝo invitas vin por viziti Eben. la 10an de Junio en Eben Ezer je la 11a horo. http://www.musee-du-silex.be/univers-eben-ezer.php
Rendevuo en Eben Ezer je la 11a horo.

Per trajno, ankaŭ eblas partopreni. Pierre, Richard aŭ Erik atendos vin sur la Parkejo super la stacidomo de Liège-Guillemins je la 10:15 kaj veturos al Eben Ezer. Tie ni promenos ĉirkaŭ la turo kaj poste ni tagmanĝos en "Le moulin du Broukay": http://www.gmvloisirs.be/pdf/carte_menu_broukay.pdf

Posttagmeze ni promenos (900 m) kaj vizitos la muzeon de Eben kun Freddy kaj Nicole, kiuj prezentos al ni la historion de la produktado de pajlaj ĉapeloj. 
La personoj kiuj preferas plu promeni ankaŭ povas iri al la fortikaĵo de Eben Emael.  
Ni finos je la 16:15 por reveni al Liège Guillemins je la 17a horo.

Por la tagmanĝo kaj la taksio nepre necesas rezervi antaŭ la 1a de junio.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉