🖥 🏃 Literatura Duonmaratono de Bobelarto 🏃‍♀️
10:00 - 23:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĝuu duontagon da literaturaj eventoj unu post la alia!

Internacia

Bonvenon al la Literatura Duonmaratono!

Eble la vorto literatura ne bezonas multe da klarigo, sed maratono? Eĉ se nur duona, kio ĝi estas? Ĉe Bobelarto ni arde laboras pri tio, ke la diversajn erojn kaj ideojn pri literaturo en Esperanto ni kunigu en retaj kaj - kiam povas - ankaŭ en ĉeestaj eventoj.

Tiu ĉi maratono signifas 2-foje 6 horojn da literaturumado kaj ĝi enhavos: legosalonojn, verksesiojn, aŭtorajn duonhorojn, informojn pri literaturaj konkursoj, kunan verkadon, ludojn, prezenton de eldonejoj kaj liberan babiladon. Ni kreos la eblon renkontiĝi kun aliuloj, kiuj pasias pri uzado de Esperanto en arta formo.

La renkontiĝo praktike okazos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto. Do por partopreni vi bezonas nur koni tiun unusolan ligilon por la tuta renkontiĝo! Venu al ajna programero kiu allogas vian atenton kaj restu por la tuto 😉  Ĝuu bonetosan literaturumadon dum la dua sabato de marto! Ni jam tre atendas pasigi ĝin kun vi!

Per via aliĝo vi aŭtomate partoprenos lotumadon! Du partoprenantoj gajnos libro(j)n je valoro de 30 eŭroj. Vian premion vi povos elspezi en ajna eldonejo prezentita dum la maratono. La lotumado okazos dum la oficiala fermo de la renkontiĝo.

La partopreno en la Duonmaratono estas senpaga.

Klaku por la aliĝilo: https://bobelarto.ink/maratono/


literatura duomaratono.png 429 kB