4 Februaro 2022 : Reprezenti iu(j)n. Kiuj estas la/miaj/niaj reprezentantoj ? Ĝis kia grado ili parolas/agas nome de iuj ? Ĉu tiuj homoj reale estas elektataj, aŭ ĉu ili pli-malpli trudas sian personon en (tro?) demokratiaj instancoj (sindikataj/politikaj), kaj en kulturaj medioj, k.c. ? Ĉu anarĥio estas la arto mem-reprezenti ? ...
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.