🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-36.Fiŝoj.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-36.Fiŝoj.

InternaciaKurso

Ateliero – 36. Fiŝoj


La mondo de la fiŝoj mirigas nin ne nur pro diverseco de dimensioj kaj formoj, sed ankaŭ pro nekredeblaj kapabloj de iuj specioj adaptiĝi al la lokaj kondiĉoj. Fiŝoj kapablas ne nur naĝi, sed ankaŭ grimpi, flugi, danci kaj desegni. Ni parolos pri fiŝoj hodiaŭ kaj faldos kelkajn modelojn: tradiciajn kaj nuntempajn. La modelo de Eduardo Klemente prezentos Eduardo Bonifácio – Boni.

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 

La ateliero daŭros ekde la 20.00 ĝis la 21.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon, 
23.05.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio:

Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto