Vojaĝo en Kartvelio
Konigi Kartvelion, ĝian riĉan naturon kaj kulturon, al la mondo

Internacia

Organizita far Tea TURMANIDZE, kartvela esperantistino, kaj ŝia edzo Reĵis FABRE
 
Svaneti.jpg 710 kB


Laŭtaga programo
La 25-an de majo (sabate) – La ĉefurbo Tbiliso
 
Alveno en la ĉefurbon Tbiliso kaj vizito de la malnova parto de la urbo 
Tranokto en tristela hotelo en la centro de la urbo Tbiliso 
La 26-an de majo (dimanĉe) – La antikvaj urboj Mcĥeta kaj Upliscire 
Matene: vizito de la antikva urbo Mcĥeta, inkluzive la supran preĝejon Ĝvari, kaj la arkeologian lokon Grakliani (X – IX jarcentoj a.K), kiu tute ŝanĝas la sciaron de nia homara historio. 
Posttagmeze : vizito de la antikva troglodita urbo Upliscire kaj aliro al Kutaiso 
Tranokto en Kutaiso, la dua plej granda urbo de Kartvelio, en familia gastigejo 
La 27-an de majo (lunde) – La Prometeo kavernoj 
Matene: vizito de la kavernoj de Prometeo 
Posttagmeze: aliro al Svanetio (alta parto de Kaŭkazo) 
Tranokto en Mestia, la ĉefurbo de la regiono Svanetio, en familia gastigejo 
La 28-an de majo (marde) – La urboj Gori kaj Kutaiso 
Vizito de la altnivela montara vilaĝo (2200 m) Uŝguli kun ĝiaj tipaj loĝturoj kaj alproksimiĝo de la glaĉero Ŝrara pere de ajnagrunda aŭtomobilo 
Tranokto en Mestia, la ĉefurbo de la regiono Svanetio, en familia gastigejo 
La 29-an de majo (merkrede) – La urbo Mestia 
Matene : vizito de la etnografia muzeo 
Posttagmeze : vizito de la urbo Mestia kaj partopreno al kuirarta ateliero 
Tranokto en Mestia, la ĉefurbo de la regiono Svanetio, en familia gastigejo 
La 30-an de majo (ĵaude) – La naturparko de Okatse 
Vizito de parto de la naturparko de Okatse: akvofalo kaj kanjono pere de supra ponto 
Reveno kaj tranokto en Kutaiso en familia gastigejo 
La 31-an de majo (vendrede) – La urbo Kutaiso kaj la monaĥejo Gelati 
Matene: vizito de la urbo Kutaiso kaj ĝia monaĥejo Gelati 
Posttagmeze: foriro al la suda regiono Samcĥe-Ĝavaĥeti (malgranda kaŭkazo), gustumado de vino en tipa kartvela domo, kiu enhavas malnovan vinkelon, kun klarigoj pri la tradiciaj metodoj de vinfarado. 
Tranokto en la urbo Aĥaltsiĥe, en familia gastigejo
 La 1-an de junio (sabate) – La fortresego Rabati kaj la troglodita urbo Vardzia 
Matene : vizito de la renovigita fortresego de Rabati en la urbo Aĥaltsiĥe kie videblas moskeo kaj preĝejo sub unu tegmento,kaj poste vizito de la mezepoka troglodita urbokomplekso Vardzia 
Posttagmeze : halto ĉe la lago Paravani kaj promenado en la duoninsula vilaĝo Tabackuri 
Tranokto en familia gastigejo 
La 2-an de junio (dimanĉe) – Bolnisi kaj Dmanisi 
Matene : vizito de la preĝejo Bolnisi kie troviĝas la unuaj kartvelaj skribaĵoj. 
Posttagmeze : muzeo de Dmanisi sur la loko kie sciencistoj malkovris prauloj kiuj datiĝas minus 1,8 milionoj da jaroj kaj reveno al Tbiliso. 
Tranokto en tristela hotelo en la centro de la urbo Tbiliso 
La 3-an de junio (lunde) – Tbiliso 
Libera tago por tiuj kiuj deziros. 
Vizito de tipa bazaro por ĝui la lokan etoson kaj aĉeti tipajn specialaĵojn 
Vizitado de la nacia muzeo kaj de la supra parko Mtacminda 
Adiaŭa vespermanĝo en restoracio 
Tranokto en tristela hotelo en la centro de la urbo Tbiliso 
La 4-an de junio (marde) – Reveno

VOJAĜKOSTOJ 
Flugbiletojn 
Ili ne estas inkluzivitaj. 
Vojaĝkosto: 1200 € 
Tiu prezo inkluzivas la tranoktojn, la manĝojn kun limigitaj trinkaĵoj, la veturadojn, la ekskursojn, la gvidistojn, kaj la muzeojn. Kromaĵoj, kiel ekzemple la sulfuraj banejoj en Tbiliso, vi devos mem pagi. 
Vi povos pagi tiun sumon dumaniere: 
- per unu fojo, antaŭ la 10an de marto 2024, 
- aŭ per du fojoj (30% antaŭ la 10an de marto 2024, kaj la saldo antaŭ la 20an de aprilo). 
Haveblaj pagrimedoj: 
- per monĝiro al la IBAN bankokonto FR76 1426 5006 0004 1604 1254 963 
- per ĉeko (nur por la francoj)
 
 ATENTU PRI LA JENAJ INFORMOJ : 
 • La proponita plano ne estas 100 % garantiota. Ĝi povos esti iomete ŝanĝita pro la veterkondiĉoj, aŭ la neatenditajn okazaĵojn. 
 • Multaj landoj ne bezonas vizon, nur validan pasporton. Bonvolu kontroli tiun fakton. 
 • La vojaĝo ne devigas esti sportisto, tamen vi almenaŭ devos esti kapabla senprobleme marŝadi sur padoj aŭ suriri ŝtupojn. 
 • La veturado okazos plejparte per buso kaj kelkfoje, ĉefe en montaro, per teraj skuemaj vojoj. Vi ne devos timi aŭ esti malsanemaj en tiaj kondiĉoj. 
 • La vetero fine de majo ne estas varmega. Ni tamen uzos klimatizitan buson. Eblos ke kelkaj tranoktejoj ne havos klimatizilon. 
 • La komforteco por tranokti varios laŭ la lokoj (tristela hotelo en la ĉefurbo Tbiliso), tamen ĉiam kun privata banejo kaj necesejo. Se iu deziras havi individuan dormoĉambron sole, li/ŝi devos nepre tuj anonci tion pere de la demando ĉi-sube. Tio postulos krompagon je 165 € por la tuta vojaĝo. 
 • Neniu aparta vakcinado estas devigata. Ne eblas eniri kun kelkaj specifaj medikamentoj (opiaj ekzemple), sen speciala dokumento. Se vi havus dubon pri medikamento, petu klarigon al ni. 
 • Eblas manĝi senprobleme por la vegetaranoj kaj veganoj.
 
Bonvolu elŝuti la aliĝilon disponebla ĉi-sube, plenigi ĝin, kaj sendi al tturmanidze@hotmail.com 

Dosieroj
Informoj

tturmanidze(ĉe)hotmail.com

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureRégis FABRE