4-a Liaoning Recitado de Esperantaj Poemoj
Bonvenaj estas diversaj gratuloj kaj espereble nin atingos antaŭ la 20-a de junio

Loka

Estimataj,

Ni oficiale informas vin pri tio, ke la 4-a Liaoning Recitado de Esperantaj Poemoj okazos en la 30-an de julio, 2023, en Shenyang, Ĉinio.

Bonvenaj estas diversaj gratuloj kaj espereble nin atingos antaŭ la 20-a de junio, 2023.

1.      Sendu al ni (ghemelurboj@sina.cn) se volas esprimi gratulojn per retadreso.
2.      Alŝutu la videojn al iu retejo aŭ alia reta servo se vi volas esprimi gratulojn per videoj.
3.      Informu nin pri viaj nomo, nacieco, E-organizaĵo ktp kiam vi pretas gratuli la recitadon.

La provinco Liaoning havas 14 urbojn, i.a. ĝia ĉefurbo Shenyang estas la plej granda urbo en la nordorienta parto de Ĉinio. Pro ĝia graveco iliajn konsulejojn ĝeneralajn establis ok landoj, nome Rusio, Usono, Japanio, Demokratia Popola Republiko de Koreio (Nord-Koreio), Respubliko de Koreio (Sud-Koreio), Francio, Germanio kaj Aŭstralio. Por sufiĉe montri la specialan rolon Esperanto en kulturaj interŝanĝoj kaj en la internacia agado de ĝemelurboj, ni klubo aparte konsideras tiujn ĝemelajn urbojn de la provinco en tiuj landoj en la 4-a recitado. Tial en la pasinta marto ni oficiale sendis leteron al tiuj landaj asocioj, kun la listo de ĝemelaj urboj, kaj petis ilin transsendi al E-organizaĵoj aŭ esperantistoj (se ekzistas ) en tiuj ĝemelaj urboj nian volon: elekti kaj esperantigi poemon (16-20-linioj), kies aŭtor(in)o estas fama kaj neesperantista en propra urbo. Malgraŭke Italio ne establas konsulejon en Shenyang, ni ankoraŭi sendis nian volon al tieaj esperantistoj kaj Esperanto-Centro de Torino, la kongresurbo de 108-a UK, ĉar Shenyang kaj Torino estas ĝemelaj urboj.

Kvankam ni ne ricevis ajnan reagon el Usono, Suda Koreio, Francio kaj Germanio, tamen tradukoj el ĝemelaj urboj en Rusio kaj Japanio realigis nian volon; Kvankam la provinco ne havas ĝemelan urbon en Aŭstralio, tamen informiĝinte pri tio esperantisto en tiea kunlabora urbo aktive reagis; Kvankam ni ne sukcese kontaktis niajn novajn smaideanojn en Nord-Koreio pro tiea rego de la epidemio de COVID-19, tamen esperanta poetino el Ukrainio sendis al ni surprizon kaj ĝojon. Kvankam ni nuligis pluan kontakton kun la urbodomo de Shenyang pri gratula letero al la urboestro de Torino por la 108-a UK pro tio, ke ni ne ricevis reagon el Torino, tamen en la komenco de julio ni laŭplane kunportos la raporton (“ prilaborotan “de la ricevitaj gratulmesaĝoj) kontakti la oficejon de la provinca registaro pri eksteraj aferoj por inviti koncernajn diplomatojn de konsulejoj ĝeneralaj de 8 landoj al nia recitado.

Kial nun niaj aktivadoj por Esperanto facile sukcesas? Kial varbi novajn E-lernantojn estas facile por ni? Unu el la ĉefaj kialoj estas, ke niaj aktivadoj estas riĉaj kaj ĉiam alfontas la publikon. De januaro ĝis nun Ĉina Esperanto-Ligo jam kvinfoje en sia retejo raportis pri niaj aktivadoj. Alifanke ni efike utiligas Esperanto-fontojn, ekz. gratulmesaĝoj. Ili ne nur instigas partoprenantojn, sed montras la vivecon de Esperanto kaj viglecon de ĝia movado al la publiko.  

Qianhai Huanqiuhui (vidu  foton), moderna magazeno malfermita en la 30-a de septembro 2022, gastigos la ĉi-jaran recitadon. Ĝi situas ĉe Junula Parko, kiun ofte vizitas turistoj, kaj distancas norde de la zono de konsulejoj je nur unu klimetro. El la 3-a recitado rezultis la ole-pentraĵoj de 20 famaj esperantistoj en la monda Esperanto-movado kaj novaj aliĝintoj al nova E-kursoj, Kio rezultos el la 4-a recitado? Ni atendos kun malpacienco.

Amike

Wu Guojiang                   
Prezidanto de Liaoning Esperanto-kultura Klubo, Ĉinio
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ghemelurboj(ĉe)sina.cn

Interesiĝintoj

Administranto