Prelego de Shenghao Hu
19:15 - 21:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Bai Juyi: granda ĉina poeto en la dinastio Tang

Kunveno/Evento

La dinastio Tang (618-907) estis unu el la oraj periodoj de ĉina literaturo. Dum tiu tempo prosperis la poezia verkado, kaj ĝis nun konserviĝas pli ol kvardek mil poemoj de pli ol du mil poetoj, laŭ Plena Kolekto de Tang-Poezio kompilita dum la dinastio Qing (1644-1912). Eĉ hodiaŭ, la Tang-poezio estas vaste instruata kaj recitata en Ĉinio. Inter la eminentaj poetoj, Bai Juyi (772-846) elstaras pro sia klara stilo, sincera atento al sociaj problemoj kaj profunda kompato pri la malfacila vivo de la ordinara popolo. En ĉi tiu prelego mi prezentos la historion de la dinastio Tang, la vivon de Bai Juyi kaj lian literaturan kontribuon, precipe per la poemoj “Longa Bedaŭro” kaj “Rakonto pri Bivludistino”.
 
La jena ligilo kondukos vin al elektita kolekto de Tang-poezio, kiu enhavas reprezentajn poemojn de Bai Juyi.
 
Hu Shenghao el Wuhan nun studas en Londono por doktoreco pri literatura komparo. Antaŭ dek jaroj li kontaktiĝis kun Esperanto, kaj en la sekvaj jaroj li verkis artikolojn kaj ĉeestis E-renkontiĝojn.

image.png 451 kB
                                                Hu Shenghao en Torino en 2023

Ĉi tiu renkontiĝo okazas ĉeeste en Londono ne per Zoom. La kunvenejo troviĝas ĉe 89 Ronalds Road, London, N5 1XQ  (mapo). Atentu, ke por malfermi la kradon, oni bezonas enirkodon. Bv kontakti nin por havi ĝin.
Informoj