Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
17a Aprilo : Frenezo, frenezi.

Kunveno/Evento

Frenezo, frenezi.


Laŭ via ĝenerala opinio, kiu(j) -- krom Trumpo kaj D-ro Strang-amo -- frenezas ? kiel ? kial ? kiam ?
Ĉu vi mem, foje, frenezas ? vidas frenezulojn ? aŭ eĉ frenezigas ?
Ĉu frenezoj estas malsanoj denaskaj aŭ ricevitaj ? kontaĝaj ? kuraceblaj ?
Kion signifas malfrenezi ? ĉu nur seriozi ? raciumi ? ne humori ?
Ĉu frenezaj estas la esperantistoj ? bonvolu respondi : kiu en nia parolrondo estas la (mal)plej freneza ?

[ 8 ĉeestintoj. ]


sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol, Paris 13

Interesiĝintoj

Administranto