Grupo Spiritista Lumo kaj Amo prezentas retan kunvenon kunordigata de Antonio Carlos Essado, Cleder Colares kaj Ladislau Afonso.
Spiritismo estas doktrino organizita de Allan Kardec, lanĉita en Parizo, la 18-an de aprilo, 1857, dum la epoko de Iluminismo. Ĝi estas filozofio spiritualista kun sciencaj bazoj kaj moralaj konsekvencoj.
Ĉi tiu kunveno okazos unu foje monate, la trian sabato, la 14-an ĝis la 15-an horo (BR) per Google Meet kaj nia propono estas babili pri diversaj punktoj pri Spiritismo laŭ la intereso de la partoprenantoj.
Ni provos kontentigi tiujn, kiuj deziras koni iom pli pri la Doktrino, helpi komencantojn plibonigi la parolkapablon. La spertuloj ankaŭ bonvenas por pliriĉigi nian kunvenon.