Aŭklanda Kunveno por la Aŭstralia Virtuala Somerkursaro
Loka satelita videokonferenco por partopreni en la Aŭstralia virtuala somerkursaro

Loka

Ĉi-jare, Aŭstralia Esperanto Asocio faros ilian ĉiujaran kongreson perinterrete. Aŭklanda Esperanto Societo aranĝos lokan satelitan videokonferencon por ke vi povos veni kaj partopreni en la reta evento sen pago. Ni provizos la teĥnologion, do vi ne devos kunpreni la propran.

La Aŭstralia Kongreso okazos de sabato, 9a de januaro, ĝis merkredo, 13a de januaro, 2021. Vi povas legi la plenan programon de la reta kongreso ĉi tie. La eventa servo-paĝo estas ĉi tie. Nia loka nevirtuala evento kovrados la unuajn du tagojn de la kongreso.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj