🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero- 61. Ĉiam kune. Modeloj faritaj el unu papero.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero- 61. Ĉiam kune. Modeloj faritaj el unu papero.

InternaciaKurso

Ateliero- 61. Ĉiam kune. Modeloj faritaj el unu papero.
 
Oni scias, ke en tradicia origamio el unu paperfolio, sen gluo nek tranĉilo, eblas faldi unu modelon de ajna komplekseco. Unu modelon vi povas  konstrui el du aŭ pli paperfolioj , kaj vi ricevos modulan origamion. Sed ĉu eblas krei el unu papero du aŭ pli da modeloj? Montriĝas, ke ankaŭ tio eblas. Tiuj modeloj kuniĝos inter ili, ĉar la paperon oni ne tranĉas. Hodiaŭ ni spektos tiujn modelojn kaj faldos kelkajn ekzemplojn, inter ili  -  la modelon "Ĉiam kune" de Barth Dunkan, instruota de Jean-Jacques Delalandre.
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
 
La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
9.01.2022, ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
 https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto